IDF al SRD kopie al JCW 2008-02-01
Kara Rik,
Dankon pro tio. Ŝajne mi ne nur akuziĝas pri paranojo, sed nun mi akuziĝas ke mi estas en ia konspiro kontraŭ John Wells.
En la jaro 2005-2006 mi estis en la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio, sub la prezidado de Profesoro Wells. En la Estraro mi havis la eblecon observi de proksime lian konduton, kiu en tiu periodo bedaŭrinde ne estis senriproĉa. En la estrarkunsidoj ni devis foje aŭskulti longajn riproĉojn kontraŭ tiu aŭ alia malbonfaranto. Por mi estis des pli tede, ĉar mi devis jam pli frue aŭskulti similajn riproĉojn retpoŝte. Tamen, lia kredindeco kaj liaj kvalitoj de gvidado, estis la kialo ke mi lin nomumis kiel prezidanton en la komenco.
Por respondi al la pretendo de John Wells ke li faris ĉion "demokratie kaj malkaŝe", necesas nur, ke mi direktu vin al la klaŭzo de sekreteco akceptita en julio 2005, kaj al la rezolucio de februaro 11, 2006, kiu vokis por mia tuja suspendiĝo. La origina vortumo estis "suspendi", sed tion oni ŝanĝis post atentigo ke ili havas nenian juran povon suspendi kuratoron.
La malneta protokolo de la februara kunsido, kiu provizis la solan dokumentaĵon en la tempo de la jarkunveno, kritikis min ke mi tro ofte voĉdonis en minoritato de unu. Ĉu aŭ ne tiu malneta protokolo estis akceptita - kaj mi havis nenian voĉon en tio - meti iuj ajn kuratoron sub tian premon devas esti signo ke la demokratiaj normoj ne estis subtenitaj.
John Wells estis en pozicio scii kio okazas, kaj certe havis aliron al dokumentaĵo de antaŭ sia prezidanteco. Cetere, mi provizis al li malnetan datumkompilaĵon de la supozata financa krizo, kiun li ignoris, krom por diri ke mi estas malsana kaj paranoja. Mi petis ankaŭ plurfoje renkontiĝi kun li sekve de redaktora artikolo en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004, kaj estis ignorita ĝis mi povis levi la aferon vizaĝ-al-vizaĝe ĉe La Londona Esperanto-Klubo. Tiam li fariĝis antagonisma, kaj tute ne alirebla.
Mi raportis al li iujn faktojn kiujn mi sciis, denove, kun la celo altiri la atenton de la prezidanto al ili, kontraste kun farado de akuzoj. Li voĉatake diris, "Kio estus ilia motiviĝo?". Mi diris, ke mi ne scias, sed kiam li persistis, mi demandis, ĉu la komprenas la motiviĝon de Giorgio Silfer. "Ne", li diris, "Kio estas la motiviĝo de Giorgio Silfer?" Mi sugestis, ke kiam li eltrovos, li eble povos diri al mi la motiviĝon malantaŭ certaj homoj en la Estraro de EAB.
Estis en tiu diskuto, ke mi informis lin, ke la Estraro pagis £16 000 por ekstera jura konsilisto rilate al la vendo de la domo ĉe 140 Holland Park Avenu, kiam ilia propra jura konsilisto jam provizis servojn senpage, kaj kies ĉefa profesia specialaĵo estis aĉeto kaj vendo de komercaj konstruaĵoj. "Eble ili ne sciis", li akratone respondis. Ĉu aŭ ne ili sciis, mi kiel ordinara membro de la asocio sentis respondecon informi la prezidanton pri tia informo.
Mi ŝatus gratuli vin ke vi akiris reagon de JohnWells sen devi lin defii vizaĝ-al-vizaĝe. Parenteze, John Wells estis membro de la Estraro de EAB dum mallonga tempo antaŭ ol fariĝi prezidanto.
Mi opinias, ke vi tre bone koncizigis la situacion, kiam, kiel vi diris al mi, vi deklaris, ke EAB forlasis la Esperanto-movadon. Unu el la sekretoj de la Estraro kuŝis en raporto, kiun pli poste pretendis esti konfidenca ties aŭtoro, nun elektita sekretario de EAB, pri la Estrara kunsido de julio 2002, en kiu oni diskutis ĝis kiu grado EAB transiru al la raŭmisma filozofio.
Mi unue venis por viziti vin por klarigi certajn jurajn aferojn kiujn mi sentis ke mi ne komprenis, rilate al deklaroj en EAB pri bonfara statuso. Mi miris aŭdi, ke tiuj deklaroj ne estis laŭ la jura konsilo kiun vi donadis al ili. Mi ne venis al vi kun ia teorio rilate al tio kio okazas, sed kun informoj pri miaj observoj ĝis tiu momento. Ni elspezis multajn horojn diskutante la juran flankon, kaj interŝanĝante informojn. Tio ne konsistigas konspiron. Plue, mi persvadis al vi ne eksiĝi en 2004, surbaze de tio, ke kiam John Wells estos elektita kiel prezidanto li ebligos al pozitivaj homoj antaŭeniri. Vi havis kelkajn dubojn.
Mi povas konkludi nur, el miaj propraj ampleksaj esploroj, ke vi kaj iuj aliaj antaŭ mi plejverŝajne absolute pravis pri tio kio okazas en EAB.
Min kompreneble malgajigas la nuna situacio, sed mi esperas vidi vin daŭrigi kiel parto de la Esperanto-movado en la sekvaj jaroj.
Plej bonajn dezirojn,
Ian
SRD al IDF 2008-02-03
"Eble ili ne sciis"
La Estraro konsultis min plurfoje; mia pozicio estis publike menciita ĉe la Kongreso en York. La sugesto de John, ke la Estraranoj suferis de ia kolektiva amnezio estas pli granda kondamno de ili ol io ajn kiun vi diris, aparte konsiderante la fakton, ke ili regajnis siajn memorojn kaj provis igi min interveni kiam iliaj negocoj ŝajnis esti en la kaĉo.