GS: Geoffrey Sutton, Editor of EAB Update
SRD: Rik Dalton, Fellow of Esperanto Association of Britain, life member, former legal advisor
GS to SRD 2007-12-04: Re: Historio kaj misteroj
Estimata s-ro Dalton,
Mi decidis ne publikigi vian duan leteron. Ghi aldonas nenion al via pli frua letero.
Unu kialo de mia decido estas tio, ke vi nenecese nomas la administrantojn de la asocioj /privilegiuloj/! Mi supozas, ke vi tamen bone scias, ke tio ne estas vera. Ili estas homoj, kiuj fordonas sian liberan tempon al Esperanto, al la asocio kaj al ghiaj membroj kontrau neniu gajno, ofte kun la devo fari tedajn, rutinajn administrajn taskojn, kaj cetere estas elektitaj de la membroj. Ekster la oficialaj devoj ili havas la rajton ne okupighi pri tio, kion ili mem opinias negravaj.
Mi ne pretendas povi respondi al iuj viaj specifaj demandoj (mi ne estis tiam aktiva en la lando), sed estas neniu /mistero/. La protokoloj de la asocio estas publika dokumentaro, kiun iu ajn povas konsulti en Biblioteko Hodler. La decidoj de la administrantaro estas sub kontrolo de la membraro che chiujara jarkunveno, kaj de jam pluraj jaroj ankau sub la reguloj de Charities Commission.
Mi bone komprenas vian malkontenton pri la fermo de la londona oficejo. Mi mem estis fortege kontrau tio, sed kiam mi ekkomprenis la situacion (severa monmanko kaj altega kosto de restado en Londono, kiu signifis baldauan bankroton), mi facile komprenis, ke ne estas alia alternativo. Krome, mi komprenis, ke la kapitalo gajnita pro vendo de la londona ejo estas savilo de la asocio, char nia nuna agado, kun funkcianta oficejo, dungitino ks., neniel nun eblus kun niaj malpli ol 500 anoj. Tio, cetere, neniel estas afero sole de EAB. Asocioj multe pli grandaj fughadis el Londono dum la lastaj jaroj pro la nepageblaj kostoj.
Mi bedauras, ke neniu havis la tempon kaj emon priskribi la koncernan historion por vi, sed tio estas tute komprenebla afero en volontula asocio. La asocio mem povas fari preskau nur tion, kion ghiaj membroj pretas fari.
Mi ne partoprenis, kiam chesis la parlamenta informado, sed mi ne kredas, ke vi ghuste bildigas la aferon. Kiel ajn, mi supozus, ke vi ghojus, ke oni refaras ghin, anstatau elfosi la pasintecon. Kial ne proponi vian propran helpon en tiu agado? (Mi emas al la filozofio: Ne kritiku, faru pli bone.)
Amikaj bondeziroj kaj felichan Novan Jaron,
Geoffrey Sutton
------------------
Esperanto House8/10/07 11:43