| Ĉefpaĝo | Dokumentoj | origina teksto |
SRD = Rik Dalton, dumviva membro kaj Fratulo de Esperanto-Asocio de Britio, kaj dum multaj jaroj jura konsilisto al EAB
JCW = John Wells, prezidanto, Esperanto-Asocio de Britio
SRD al JCW 2008-01-21
Bonvolu afable transigi al la Komitato la fakton, ke post pli ol 60 jaroj da membreco de BEA/EAB, mi nun sentas, ke mi devas eksiĝi.
Mi ne sentas, ke mi forlasis la esperanto-movadon, sed ke EAB faris.
Bedaŭre,
Rik Dalton
JCW al SRD kopie al la Estraro 2008-01-21
Kara Rik -
Mi tre bedaŭras aŭdi pri via decido. Vi ne klarigas viajn kialojn. Mi esperas, ke ili ne rilatas al io ajn kio okazis en la Asocio dum la tempo en kiu mi estis Prezidanto. Mi mem restas dediĉita membro de la Esperanto-movado je loka, nacia kaj internacia niveloj, kaj kredas ke EAB daŭras ludi esencan rolon en la mondskala Esperanto-movado.
John
SRD al JCW 2008-01-26
Kara John,
Dankon pro via retpoŝtaĵo. Mi supozas, ke mi ja ŝuldas al vi klarigon, do mi apendas tion, kion mi skribis al Geoffrey Sutton [redaktoro de EAB Update]
Sincere
Rik
Apendaĵo: SRD al GS reage al komentoj de GS en Update
Apendaĵo: GS al SRD: rifuzo publikigi la duan leteron
Apendaĵo: SRD al GS reage al la letero de GS
[Tiuj rilatas al: EAB Update Vidu Numeron 39, oktobro-decembro 2007, pp 13-14.]
JCW to SRD 2008-01-26
Rik -
Dankon pro tio. Mi vidas, ke ĝi rilatas ĉefe al aferoj kiuj okazis antaŭ ol mi transprenis kiel Prezidanto, eĉ kiam mi havis nenian rolon en EAB alian ol tiun de ordinara membro.
Ĉu mi rajtas plusendi tiun ĉi al la Estraro de EAB? Mi certas ke ili ŝatus scii kio kuŝas malantaŭ via eksiĝo.
John
SRD al JCW 2008-01-27
Certe vi sentu vin libera montri miajn leterojn al la Estraro se vi deziras.
Kiam vi transprenis kiel Prezidanto?
La du leteroj de GS kiuj igis min eksiĝi estis en novembro kaj decembro 2007, sed ĉiukaze mi ĉefe koncerniĝis pri tio, ke decidoj estas prenataj senrilate al la "ordinaraj membroj" kaj eble senrilate al la membroj de la Estraro; pro tio la aludo al iuj misteraj personoj al kiuj GS aludas kiel "iuj" kaj al aliaj kiuj estis priveliigitaj fari "neoficialan" reagon al letero en "Update" kiu ne estis presita.
Mi jam delonge koncerniĝis pri la regado de EAB fare de personoj kiuj ne respondecis al aŭ konsultiĝis kun la "ordinaraj membroj" kia estis vi. Mi neniel estas konvinkita ke ĉiuj komitatanoj estis ĉiam plene informitaj. Mi ne impresiĝas per la obskurigo pri la Bonfara Komisiono [ŝtatserva sekcio por kontroli bonfarajn asociojn]. Mi estas finfine juristo kun iom da sperto pri bonfaraj organizaĵoj.
Rik
JCW al SRD 2008-01-27
Rik -
Mi fariĝis Prezidanto en 2004. Antaŭ tio mi ne estis Estrarano (= mi ne estis Kuraroro de la Asocio).
Dum mia prezidado mi strebis certigi ke ĉio estas farata demokrate kaj malkaŝe. Mi ne konscias pri malsukceso en tiu celo (kvankam vi eble pensas alimaniere - mi ankoraŭ ne klare komprenas ĝuste pri kio ĉio ĉi temas).
Mia retpoŝta adreso estas vaste publikigita; mi havas konsiderindan retan ĉeeston (www.phon.ucl.ac.uk/home/wells - mia blogo estas legata de centoj da homoj ĉiutage); kaj mi ĉeestas la Londona E-Klubon sufiĉe ofte. Do iu ajn membro kiu volas esprimi sian opinion al mi havas nenian malfacilon tion fari. Mi ĉiam provas esti alirebla (kaj ne nur rilate al Esperanto).
Se temas kaŝe pri Ian Fantom, permesu ke mi diru, ke mi kliniĝis malantaŭen por doni al li ĉian ŝancon esprimi siajn vidpunktojn en la Estraro kaj en la Jarkunvenoj. Li estas iu kiu havas multon por proponi. En la fruaj tagoj de mia prezidanteco li provizis al mi valorajn ideojn por mia parolado en la Brita E-Kontreso. Tamen lia konduto al siaj kun-kuratoroj finfine fariĝis tiom ofenda kaj disrompa ke la Estraro estis devigata rekomendi al la membraro ke li ne estu reelektita. En la demokrata voĉdonata en la Jarkunveno de 2006 li ja ne estis reelektita.
GS ne estas elektita oficanto (Kuratoro) de EAB, kvankam kompreneble li estas la Redaktoro de Update.
John
SRD to JCW
Mi faras nenian plendon kontraŭ via prezidanteco. La sola kialo ke mi tion mencias estis, ke vi diris, ke la plimulto de la aferoj estis antaŭ tio. Tamen se vi diras, ke kiel "ordinara membro" vi ne sciis kio okazas, vi pravigas mian plendon. Mi ŝatus scii kiu regas EAB. Kiuj estas la misteraj homoj kiujn GS nomas "iuj"?
Rilate al la sugesto, ke mia eksiĝo iel agas kaŝe por Ian Fantom (aŭ iu ajn alia), tiel tutsimple ne estas. Kiel rilatas mia plendo al li? Ia ajn sugesto de konspiro estas paranoja. Mi ja kompreneble konscias pri liaj vidpunktoj, sed la kialo de miaj agoj estis klare elmetitaj en miaj leteroj kaj neniel rilatas al li. Tamen, se vi deziras alporti lin en la aferon, supozeble mi sendu al li kopion de tiu ĉi retpoŝtaĵo, tiel ke li povu, se li deziras, diri ĉu aŭ ne mi kaŝe agas por li.
Bondeziroj
Rik
Retpoŝtaĵo de Ian Fantom al SRD kopie al JCW 2008-02-01
SRD to JCW 2008-01-31
Rik -
Kiel vi certe konscias, la homoj "kiuj regas EAB" estas la Kuratoroj (Estraro) kaj la dungitoj. Ili agas nome de la membroj. La Kuratoroj estas demokrate respondecaj al la membroj. La dungitoj estas respondecaj al la Estraro.
Do nek mi scias kiuj estas 'iuj'
Mi scias nur, ke mi strebas fari mian eblon por la bono de la Asocio kaj la antaŭenigo de Esperanto, kaj mi kredas ke ankaŭ faras la aliaj Estraranoj.
John
SRD al JCW 2008-01-31
John
Dankon pro via respondo. Tio kion vi asertas estas tio kio devus esti la situacio.
Ĉu tio signifas, ke mi devus plendi al la Kuratoroj ... (aŭ eble al la Prezidanto) pri la privilegioj aŭ povoj donitaj de la redaktoro de Update al iliaj konkursantoj? Ĉu ne la Kuratoroj devigu HS malkaŝi la identecon de "iuj" kaj la vastecon de iliaj cenzurpovoj? Ĉu iliaj identecoj ne estus malkaŝitaj al la membraro?
Rik
JCW al SRD 2008-02-03
Rik -
Tutrajte vi plendu al ni aŭ al mi. Ni havos kunvenon de la Estraro venontan sabaton, feb 8
Eble estus pli facile se vi dirus al mi kion diris GS, kaj sub kiuj cirkonstancoj. Vi diras, ke ĝi estis en leteroj (senditaj de GS al vi?) en novembro kaj decembro 2007. Sed memoru, ke mi ankoraŭ ne vidis ilin, do estas malfacile por mi komenti.
Ĉiukaze, estas neniaj misteraj personoj malantaŭ la kulisoj kiuj regas EAB sen konsulti la membrojn. Ne sub mia gvidado ĉiukaze.
John
SRD to JCW 2008-02-04
John
La plendoo leviĝas el la redaktora reago al mia letero, kiu aperis en la pasinta numero de "Update". Li aludis al du malsamaj reagoj al mia letero (kiu ĝis tiam ankoraŭ ne aperis). Unu estis de iuj individuoj al kiuj li aludis kiel "iuj", kaj alia kiu "venis".
Mi sendos al vi kopion de mia posta letero (datumita 2007-10-05), en kiu mi demandis kiuj estis tiuj du grupoj de personoj kiuj estis priveligiitaj respondi al la leteroj de legantoj antaŭ ol ili aperis. Mi opinias, ke mi sendis al vi la korespondaĵon kiu sekvis.
Nun ŝajnas ke eĉ la prezidanto ne scias kiuj estas tiuj misteraj homoj. Certe la Estraro deziros priesplori kaj informi la membrojn.
SRD to JCW 2008-03-07
Kara John,
Ĉu iuj rezultoj de la kunveno de majo 8 rilate al mia plendo?
Rik
SRD al JCW [2008-04-07?]
Ŝajnas ke mi ne aŭdas de vi rilate al miaj komunikaĵoj. Malferma pordo ne plu validas, ĉu?
Kio ajn okazis al mia plendi, kiun vi proponis pludoni? Eble "iuj" ne permesas al vi respondi.
Rik
JCW to SRD
Rik -
Se vi elmetus kohere vian plendon en unu frazo, mi eble povus fari. Sed ne se ĝi simple estas plendo ke Geoff Sutton ne publikigis leteron.
Ne estu ridinda, parolante pri 'iuj' kiuj ne permesas al mi respondi. Vi eksiĝis de membreco, do vi ne estus ricevinta la plej lastan Update, kie la Estraro elmetas sian pozicion tre klare.
Mi certas ke Barlastono sendus al vi ekzempleron de Update se vi tamen dezirus ricevi.
John
[La teksto de letero de JCW en EAB Update]
[EAB Update Vidu numeron 41, aprilo-junio 2008.]
SRD al JCW 2008-04-11
Kara John
Se Sutton estus tutsimple dirinta, ke kiel redaktoro li ne deziris publikigi mian leteron, mi eble havus malpli da bazo por pleni, malgraŭ la fakto ke mi aludis al aferoj de graveco al EAB-membroj kaj neresponditaj demandoj al kiuj ili havas rajton scii la respondojn, sed ne estis mi kiu unue aludis al la misteraj "iuj", kiuj ŝajne havis la rajton prikomenti leterojn antaŭ ol ili estis viditaj de la personoj por kiuj ili estis celitaj, kaj al aliaj reago kiu "venis" de alia fonto kun simila priveligio. Estas tio pli ol la nepublikigo pri kiu mi plendas.
Ne estis mi kiu sugestis, ke vi metu la aferon al la komitato kaj demandis kion diris Sutton (tiel, kiel prezidanto implicante) ke la Komitato ne sciis pri la afero. Vi ne faris kondiĉon, ke mi resumu liajn strangajn argumentojn en unu frazo.
Sincere
Rik
SRD al JCW 2008-04-22
Kara John,
Mi akceptis vian sugesteton, kaj kontrolis en Update.
Vi certe enskatoligis vin en angulo.
Por preni viajn du kuglopunktojn:-
Tiuj evidente estas parto de la freneza sugesto, ke mi agas kaŝe por Ian Fantom. Mi ne agas kaŝe aŭ alimaniere por iu ajn krom mi mem, kaj mi certas, ke Ian ne bezonas iun por agi por li, eĉ se li deziras preni agon kontraŭ la feroca kaj (mi dirus, se li demandus al mi, definitive) kalumnia kampanjo kontraŭ li.
Viaj punktitaj eroj ŝajne rilatas al neresponditaj kaj negravaj demandoj, pri kiuj mi (kaj ne Ian laŭ mia scio) skribis.
Por preni la duan punkton unue.
La elektema kaj kolektiva amnesio de la kuratoroj ŝajne lasis al ili vere tre mallongan memorperiodon. Estis en lastatempa numero de Update, ke estis farita la propono de Dermod Quirke, kaj la grava parto de la propono estis ne en lia eventuala bibliotekeco, sed en lia propono provizi hejmon en Londono por la Biblioteko Butler.
La fakto, ke Dermod estas amiko via entute ne rilatas. Mi opinias, ke mi povus diri, ke li estis amiko mia eĉ pli longe.
Mi ne kredas lin esti mensoganto.
Estus strange, se tiom grava propono ne estus diskutita kaj protokolita
Kio alportas nin al la unua punkto. Kiel vi povas atendi sukcesi pravigi surbaze de la interkonsento en 1999 kiam ni nun scias ke al la membroj ne estis donitaj ĉiuj faktoj?
Tiutempe mi ankoraŭ estis tenata en kontakto kun tio kio okazas. La komitato estis en tia angoro forkuri el Londono, ke ili pretis vendi por ĉirkaŭ duono de la prezo fine akirita ĝis intervenis Don Lord kaj aliaj. Dum iom da tempo la centra oficejo estis reduktita al karto en fenestro de obskura provinca butiko.
Sincere
Rik
IDF al SRD 2008-05-22
Kara Rik,
Cxu vi ricevis ian reagon de John Wells rilate al la punktoj kiujn vi legis pri lia deklaro en Update?Mi opinias, ke gxi levas kelkajn gravajn aferojn.
Salutas
Ian
SRD al IDF kopie al JCW 2008-05-23
Nenia respondo gxis nun. Sxajnas, ke la prezidanto de Esperanto-Asocio de Barlastono ne respondas aux ne povas respondi al plenrajtaj demandoj aux korektoj de liaj eraroj.
Rik
IDF al SRD kopie al JCW 2008-05-30: Reago de Ian Fantom al deklaro de EAB-Prezidanto John Wells
Rilataj dokumentoj:
Letero al britaj esperantistoj [traduko]