Rik Dalton's Esperanto documents

SRD to GS 2007-10-05 (email: 2007-12-06: Subject: Historio kaj misteroj)

S-ro G. Sutton
Editor
Gisdate
7 Clover Road
Aylsham
Norwich
NR11 6JW
70 North Lane
Leeds
LS8 2NG
Anglio
U(nia) K(ronlando)
Tel: 0113 2656234
05/10/2007

Estimata Redaktoro

La psewdorespondo al mia letero enhavas misterojn.

Lau vi "Iuj esprimis la opinion, ke la afero estas prahistorio kaj tial ne indas respondi"

Kiuj tiuj "iuj"?

Shajne iuj havas la povon legi leteron en Update antaw ol ghi aperas .

Kiuj kaj kial?

Chu tiuj privilegiuloj kredas prahistoriaj la eventoj en 1904-7 priskribitaj sur la sekvanta pagho ? Se jes, kial vi kuraghas tion presigi ?

Cu la samaj "iuj" kredas prahistoriaj la ne responditaj demandoj pri la fia chesigo de la parlamenta agado (kiu agado eble estis la plej grava atingo de esperantistoj en Brito; agado kiuj varbis pli ol duono de la parlamentanoj en la lando) kaj la ne tre ica akuzo pri kalumnio ?

Kiel indas la opinion de prilvilegiita grupo kiuj malkuraghe kashas sin malantaw anonimeco?

Shajne vi ne akceptas ( kvankam vi aperigis) tiun opinion char vi diras, ke"venis neoficiala reago".

Tamen . "venis"!

Kiel? De kie? De kiuj ? Certe la neoficiala reago ne kreis kaj venigis sin.

Do shajne ekzistas alia grupo de anonimaj neoficialaj "iuj" kiuj rajtas antawlegi kaj komenti. Kiom da tiaj grupoj ekzistas kaj kiel oni alighu?

Chu ekzistas oficiala reago?

"La decidon oni faris antaw 30 jaroj". Chu jes?

Chu antaw 30 jaroj oni (pardonon, chu mi diru "la iuj"?) decidis malakcepti proponon farotan de S-ro Quirke?

Chu gravas ke tiam la estraro kunvenis "ghis trifoje jare" ?

Kiel tio pruvas, ke ili "sendube diskutis la estontecon de la biblioteko" (aparte la proponon de S-ro Quirke)?

Eble oficiala reago povus citi protokolon.

Kaj chu nur poste "fondighis EAB kiel bonfara asocio, kaj Biblioteko che Holland Park"? Ne law mia memoro.

Mi nur ripetu: "Kial oni ne konsultis la membraron?"

Sincere Via

Rik Dalton.